PIV 2026 · Artikolo 12430
pluteo
pluteo BOTA ombrelforma bazidifungo, kun ĉapelo facile apartigebla de la stipo karna, sen ringo, sen stipingo, kun roza aŭ brikruĝa sporaro; tutmonda, plejparte lignoloĝa. genro Pluteus ➞ pluteaco.
pluteaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas pluteo. membro de la familio Pluteaceae (pluteacoj)