PIV 2026 · Artikolo 12466

pogromo

Litero P

pogromo
1 HIST en la Rusa Imperio amasbuĉo kaj elrabado de judoj, registare instigita aŭ aprobita: pasis 50 jaroj post la Kielcepogromo, dum kiu estis murditaj en Pollando 42 judoj ZBF
2 (vastasence) perfortado simila al pogromo 1, spontana aŭ ne, kontraŭ etnaj aŭ naciaj malplimultoj: en suda Hispanio okazas multtaga pogromo kontraŭ marokanoj WKl