PIV · 12489
poli/
poli/ Ⓚ Pref., montranta, ke substanco estas karakterizata de, aŭ konsistas el, pluraj aŭ multaj samaj atomoj, funkcioj, molekuloj ks: polifosfata acido, polialkoholo, polieno; polimero, polipeptido, polisakarido. ☞ mono/, oligo/. ➞ hiper/. Rim. 1 La vortkomenco poli troviĝas en iuj neanalizeblaj vortoj: poliandrio, poliedro, polifonio, poliketo k.a.. Rim. 2 La uzo de poli en la senco de hiper, en iuj medicinaj terminoj, estas evitenda.
polieno. Organika kombinaĵo kun pluraj duoblaj ligoj.