PIV · 12491
poliant/o
poliant/o 🍁 G. (Polianthes el agavacoj) de du sp-oj de Meksikaj plurjaraj herboj kun firma bulbo aŭ tubera rizomo.
tubera polianto. Sp. de polianto (P. tuberosa) kun tubera rizomo, kun rozeto el bazaj folioj k kun stara, ĉ. 1 m alta pedunklo, portanta grapolon el blankaj, forte odorantaj floroj; kultivata por bukedoj k produktado de parfumo; sovaĝa planto ne konata. Sin. tuberoso.