PIV 2026 · Artikolo 12545

polpo

Litero P

polpo ZOOL okbraka cefalopodo, oktopodo, kun po 1 aŭ 2 vicoj de suĉiloj sur la ok brakoj. ordo Octopoda ➞ oktopodo, eledono, argonaŭto 1, naŭtilo, sepio.
giganta polpo tre granda oktopodo, kun sulkoj laŭlonge de la dorso kaj flankoj; ĝia kapo estas malpli larĝa ol la mantelo; ĝi vivas en moderaj klimatoj. genro Enteroctopus
komuna polpo mezgranda polpo, unu el la plej inteligentaj senvertebruloj, kapabla ŝanĝi sian koloron por kamufli sin; ĝi ĉasas krepuske, kaj per la beko rompas la konkojn de aliaj moluskoj; ĝi vivas en okcidenta Atlantiko kaj en orienta Atlantiko kaj la Mediteraneo. specio Octopus vulgaris