PIV 2020 · 14049
★sepi/o
★sepi/o
1 ♉ G. (Sepia) de dekbrakaj cefalopodoj, el kies «inko» oni faras kolorilon, k kiuj havas restaĵon de konko sub la haŭto. ☞ argonaŭto, cefalopodo, naŭtilo, polpo, inkmoluskoj.
2 Malhele bruna kolorilo, pasintece produktata el la «inko» de la samnoma cefalopodo, k uzata en pentroarto.
sepiaĵo. Desegno farita per sepio 2.