PIV 2026 · Artikolo 12615

portulako

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. portulakac/o
  2. grandaflor/a portulako
  3. ornam/a portulako
  4. legom/a portulako
portulako BOTA tutmonda unu- aŭ plur-jara herbo kun iom karnecaj folioj alternaj aŭ duope kontraŭaj. genro Portulaca ➞ portulakaco.
portulakaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas portulako. membro de la familio Portulacaceae (portulakacoj)
grandaflora portulako, ornama portulako portulako el la nordo de Sud-Ameriko, kun grandaj ornamaj floroj viole purpuraj, kiuj malfermiĝas nur en sunbrilo; multaj kultivoformoj kun diverskoloraj floroj, manĝataj kiel legomoj. specio Portulaca grandiflora
legoma portulako speco de portulako, tutmonda trudherbo kultivata por tigoj kaj folioj manĝataj krudaj aŭ kuiritaj. specio Portulaca oleracea