← Reen al A

PIV 2020 · 1289

astigmat/a

astigmat/a. Prezentanta astigmatecon aŭ astigmatismon.
astigmateco Aberacio de optika sistemo, en kiu la bilda fokuso estas anstataŭata de du strekoj perpendiklaj inter si.
astigmatismo Z Difekto de la okulo, kiu, ne havante unu saman kurbecon en la diversaj meridianoj, estigas vidon neegale netan en ĉiuj direktoj: astigmatismon oni korektas per specialaj vitroj. anastigmata.