PIV · 13371
reparaci/o
reparaci/o ⚖
1 Mona kompenso, kiun aljuĝas tribunalo al iu, kiu suferis moleston, damaĝon aŭ perdon.
2 Liverado de monsumoj aŭ de materialoj, kiun trudas venkinta ŝtato al la venkita kompense por la damaĝoj suferitaj dum milito: la Versajla Traktato devigis Germanion, post la unua mondmilito, al reparacioj monaj k industriaj M.