PIV 2026 · Artikolo 13376

reprezalio

Litero R

reprezalio
1 venĝa aŭ subprema ago de ŝtato, armeo aŭ armita grupo kontraŭ alia ŝtato, malamika armeo aŭ kontraŭ civiluloj: tiu nombro inkluzivas tiujn, kiuj pereis dum bataloj aŭ estis viktimoj de germanaj reprezalioj MDG se ĝi punado aŭ forigado de homoj estas farata de unu nacio kontraŭ alia, ĝi elvokas la primitivajn reagojn de reprezalio kaj milito OE ĝi rezultigis ekonomiajn reprezaliojn kaj vastajn armeajn manovrojn MD
2 (vastasence) venĝa aŭ subprema ago: ili ne kuraĝis denunci la perfortantojn pro timo de reprezalioj RDJ