← Reen al R

PIV · 13377

★reprezent/i

reprezent/i (tr)
Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de ties taskoj aŭ rajtoj: ambasadoro reprezentas sian regnon k deputito siajn elektintojn; se unu persono povas reprezenti multajn, tiam la voĉdonado fariĝos tro komplika Z; ni devas permesi al li reprezenti ne sole unu grupon, sed ankaŭ diversajn Z; la reprezentantoj de la popolo; (f) mi vidas grandan nombron da amikoj, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo Z.
Vojaĝi k komerci en la nomo de iu firmo: li reprezentas firmon Hachette; komerca reprezentanto. Rim. Kvankam la U.V. montras tiun vorton kiel kunmetitaĵon el re k prezent, la senco estas tiel malproksima de la senco de prezent, ke ŝajnas pli ĝuste trakti reprezent kiel apartan rad-on.
reprezenta. Rilata al reprezentado: reprezenta reĝimo.
reprezento. Ago reprezenti.
reprezentado
Agado de tiu, kiu reprezentas: preni sur sin la reprezentadon de heredantoj.
Maniero kiel iu estas reprezentata: la nacia reprezentado en la internacia kortumo; projekto pri rajtigita reprezentado de la E-istoj; sistemo de majoritata, de proporcia reprezentado.
reprezentato
Tiu, kiu estas reprezentata de alia persono.
Λ Vorto, kiun pron. anstataŭas en sekvanta prop.: en la frazo «homo, kiu tiel agas, estas krimulo», la vorto «homo» estas la reprezentato de la rilativo «kiu».
reprezentanto. Tiu, kiu plenumas reprezentadon: reprezentanto de sindikato.
reprezentigi. Fari, ke iu reprezentu alian personon: la reĝo reprezentigis sin per sia ĉefministro.
reprezentiveco. Kapablo reprezenti: agnoski, kontesti la reprezentivecon de persono, komitato.