PIV · 13431
rezed¹o
rezed1o 🍁 G. (Reseda el rezedacoj) de du- k plur-jaraj herboj kun neregulaj, blanketaj, verdetaj aŭ flavetaj floroj en apeksaj grapoloj aŭ spikoj; ĉ. 60 sp-oj hejmaj de la Mediteranea regiono ĝis C Azio, pluraj pororname kultivataj.
flaveta rezedo. Sp. de rezedo (R. luteola) el la Mediteranea regiono k Makaronezio, pasintece kultivata por fabrikado de flava koloriga substanco.
aroma rezedo, bonodora rezedo. Sp. de rezedo (R. odorata) el N Afriko, unujara herbo kultivata por floroj tre odoraj, flavete blankaj aŭ (ĉe la kf-oj) pli-malpli oranĝaj aŭ ruĝaj.