PIV 2026 · Artikolo 13554
2rodeo
2 rodeo BOTA plurjara florplanto el orienta Azio, kun rizomoj kaj longaj folioj; orname kultivata. genro Rohdea ➞ asparagaco.
japana rodeo rodeo indiĝena en Japanujo, Ĉinujo kaj Koreujo; kun rizomoj kaj fibraj radikoj; folioj lancoformaj ĝis 50 cm longaj; kun floroj malgrandaj, pale flavaj; kun malgrandaj, ruĝaj beroj en grapoloj. specio Rohdea japonica