PIV 2026 · Artikolo 13571
rokcelo
rokcelo BOTA tutmonda arbusteca likeno, precipe marborda, surroka kaj surligna; kelkaj specioj, el Kanarioj kaj Sud-Ameriko, estas utiligataj en la preparo de lakmuso kaj de kolorigaj substancoj. genro Roccella ➞ rokcelaco, lakmuso.
rokcelaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas rokcelo. membro de la familio Roccellaceae (rokcelacoj)