PIV 2020 · 13597
★ronk/i
★ronk/i (ntr)
1 Eligi bruon dum dormo, plejofte pro vibrado de la palata velo: via mastrino diris, ke li ronkas nun kiel mil diabloj Z.
2 Eligi, ekster la dormo, bruon similan: la ĉevalo nervoze ronkis; li ronkis kiel kolera leonido B; la cervo ekronkis, sentante la homan odoron B. ☞ grunti, rasli.
ronko. Sono, kiun faras ronkanto: lia ronko min vekis.
ronkado. Daŭra ronko: terura estas la beleco de ĝia (ĉevala) ronkado X.