PIV 2026 · Artikolo 13780
★salvio
★ salvio BOTA planto — herbo, arbusteto aŭ arbusto — ofte aroma, kun spikoj aŭ panikloj, el floroj karakterizataj de dulipa korolo; el la tropikaj kaj mezvarmaj regionoj; multaj specioj estas orname kultivataj, pluraj medicine uzataj. genro Salvia ➞ lamiaco.
oficina salvio mediteranea planto kun blankaj, bluaj aŭ purpuraj floroj; ĝiaj grize verdaj folioj estas uzataj medicine kaj por gustigi manĝaĵojn. specio Salvia officinalis ➞ sklareo.