PIV · 13821
sangvisorb/o
sangvisorb/o 🍁 G. (Sanguisorba, sin. Poterium, el rozacoj) de plurjaraj herboj, arbustetoj k arbustoj kun nepare plume kunmetaj folioj k kun longaj pedunkloj, unuope portantaj kapforman aŭ oblongan spikon, konsistantan el malgrandaj floroj; ĉ. 10 sp-oj, N-hemisferaj, medicine uzataj (adstringaj), i.a.:
oficina sangvisorbo (S. officinalis), kun purpure nigraj floroj;
eta sangvisorbo (S. minor), el Eŭropo k U Azio, kun verdaj ĝis ruĝe brunaj floroj, uzata por salato k furaĝo.