PIV 2020 · 13848
santolin/o
santolin/o 🍁 G. (Santolina el asteracoj) de aromaj arbustetoj k plurjaraj herboj kun folioj de dentaj ĝis plume dividaj k kun unuopaj, tubetfloraj kapituloj flavaj aŭ blanketaj, longe pedunklaj; 18 sp-oj, mediteraneaj, ekz. la
etcipresa santolino (S. chamaecyparissus) kun grizaj, feltecaj, fajne dividaj folioj, kultivata por heĝetoj k medicine uzata.