PIV 2026 · Artikolo 1396

aŭkumeo

Litero A

aŭkumeo BOTA alta florarbo el tropika okcidenta Afriko, kun folioj alternaj, mezgrandaj, ovalaj-oblongaj kun integra marĝeno; kun ligno rozkolora kaj malpeza, uzata en lignaĵarto kaj por fari krucplakaĵon. specio Aucoumea klaineana ➞ burseraco.