PIV 2026 · Artikolo 1395
aŭkubo
aŭkubo BOTA daŭrafolia dioika tufarbusto kun briletaj ledecaj folioj (kontraŭe duopaj, integraj aŭ dentaj); la floroj estas ĝenerale brune purpuraj, kaj la fruktoj estas ruĝaj berecaj drupoj; el Ĉinujo, Japanujo kaj Himalajo. genro Aucuba ➞ gariaco.
japana aŭkubo aŭkubo, kies verdaj folioj havas flavetajn punktojn; orname kultivata. specio Aucuba japonica