PIV 2026 · Artikolo 14110
setli
Derivaĵoj en la artikolo 3
setli ntr homgrupo ekloĝi aŭ instali sin en nova loko, regiono aŭ lando.
setlejo loko, kie oni setlas: tiutempe oni estigis la unuajn setlejojn kaj konstruis fortikaĵojn SŚm
plansetlejo laŭplane konstruita vilaĝo aŭ urboparto.
plansetligi disparceligi terenon kaj laŭplane konstrui novan setlejon el domoj, ĝenerale apartigitaj unu de la alia, kune kun vojoj, akvoduktoj, kloakoj, elektraj lineoj ktp.