PIV 2026 · Artikolo 14194
silikono
silikono KEMI ĉiu el diversaj organikaj kombinaĵoj de silicio: al la silikonoj ĉefe apartenas la (poli)siloksanoj, grandmolekulaj organikaj kombinaĵoj kun ĉeno, en kiu alternas atomoj de silicio kaj oksigeno kaj kies siliciatomoj portas organikajn radikojn po du, ekz. du metilojn silikonoj estas ĥemie tre rezistaj kaj tial trovas multajn tre diversajn aplikojn, i.a. kiel tegaĵon por ŝirmi kontraŭ korodo