PIV 2026 · Artikolo 14226

simpatio

Litero S

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. simpatia
  2. simpatie
  3. simpatii
  4. malsimpatia
  5. malsimpatio
simpatio
1 reciproka favora inklino de du personoj, bazita sur simileco de gustoj, temperamentoj, opinioj k.s.: supre ĉiele, kie oni aliĝas al si en reciproka simpatio Z ili vivis en mirinda simpatio
2 favora inklino de iu por alia persono, kies sentojn tiu iel dividas: vi havas por li grandan simpation Z tiu ĉi lando havas la simpation de la mondo Z ni devas disiĝi! via frato ne havas simpation al ni Z homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj Z (figurasence) la maljunulo ĝis nun ankoraŭ ne havas simpation por tiu lando Z
simpatia
1 naskanta simpation: personoj, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estas simpatia Z ŝi ekvidis antaŭ si belan kaj eksterordinare simpatian viron FK tia sola ripetado ne estis simpatia por ŝi Z
2 MEDI karakterizata de reagoj de la malsanecaj perturboj de organo sur unu aŭ plurajn aliajn organojn, ligitajn aŭ ne: simpatia oftalmito simpatia frenezo
simpatie kun simpatio: simpatie via fina formulo de letero
simpatii tr senti simpation al: vi, kiuj simpatias nian aferon Z simpatii kun iu B kiel la grandaj spiritoj ja simpatias! Z
malsimpatia naskanta malsimpation: mildigo de iuj ideoj — malagrablaj, malĝojaj, malsimpatiaj — per elekto de pli dolĉaj vortoj ILa kulpigi aparte malsimpatian prezidanton RCo
malsimpatio malfavora inklino: publiko, kiu malamike rilatas al la oratoro per sia tuta sinteno montras siajn malsimpatiojn ILa regantaj partioj troviĝis en abismo de malsimpatio SMa la kialo de mia malsimpatio al la germana lingvo LSz li havis fortan malsimpation kontraŭ la klimatizita aero MD Sin. antipatio.