PIV 2026 · Artikolo 14322
skabo
Derivaĵoj en la artikolo 6
skabo BOTA plantomalsano kaŭzata de iuj bakterioj kaj fungoj, karakterizata de makuleca formiĝo de raspe malglata, ofte dikiĝinta, skvamece fendetita, iom seke putrinta supraĵo de frukto, radiko aŭ folio.
celeriskabo skabo al celerio, kaŭzata de la patogeno Phoma apiicola.
cerealskabo skabo al tritiko aŭ hordeo; kaŭzanta ŝrumpon de la grajnoj kaj veneniganta per toksinoj la fungo Gibberella zeae.
pirskabo skabo, planta malsano, lasanta nigrajn makulojn sur piroj; en moderaj kaj subtropikaj regionoj; kaŭzata de la patogeno Venturia pirina.
pomskabo skabo kaŭzita al pomarbo de la fungo Venturia inaequalis.
pulvorskabo de terpomo skabo, malgrandaj lezoj frustadie iĝas pustuloj entenantaj amason de pulvoro kaj sporoj; kaŭzita al terpomoj de la fungo Spongospora subterranea.
terpomskabo skabo, kun diversaj simptomoj, ekzemple surfaca bruniĝo, aŭ profundaj truoj en tuberoj, lasanta la legomon ankoraŭ manĝebla; ĉefe al terpomaj tuberoj, kaj ankaŭ al rafanoj, pastinakoj, barbareoj kaj karotoj; kaŭzata de diversaj specoj de Streptomyces. ➞ streptomiceto.