PIV 2026 · Artikolo 14871

streptomiceto

Litero S

streptomiceto BAKT bakterio supraĵe simila al neperfekta 2 fungo, tre disvastiĝinta en la grundo, kie ĝi malkomponas multajn makromolekulojn vegetaĵajn aŭ animalajn; ĝi produktas antibiotikojn. genro Streptomyces ➞ streptomicino, kloramfenikolo.