PIV 2026 · Artikolo 14336

skalpi

Litero S

skalpi tr fortranĉi la kranian haŭton de iu.
skalpo
1 MEDI parta aŭ tuta forŝiro de la krania haŭto kune kun ties haroj.
2 haŭto de la kranio, ĉirkaŭtranĉita kaj forŝirita kun la haroj, kiun la nord-amerikanoj, en la 19a jc, portis kiel militan trofeon.