← Reen al S

PIV · 14353

★skarp/o

skarp/o
Longa peco de teksaĵo, kiun virinoj portas sur la ŝultroj k kies baskoj pendas ambaŭflanke antaŭ la brusto ĝis la genuoj: silka, indiena skarpo; (f) la skarpo de Iriso (ĉielarko).
Oficiala insigno, konsistanta el longa peco de teksaĵo, portata de viroj oblikve sur la brusto aŭ zone ĉirkaŭ la talio: se vi volas porti miajn (judajn) kolorojn, vi devas ĉirkaŭligi vin per blustria skarpo Z; skarpo de urbestro.
Longa peco de teksaĵo, surŝultre alligita k servanta por subteni vunditan brakon.