PIV 2026 · Artikolo 1439
aŭtoklavo
aŭtoklavo
1 TEKN speco de metala vazo tre fortika kaj hermete fermebla, en kiu oni povas preme varmigi likvon super ĝia bola varmogrado kaj tiel atingi specialajn reakciojn. ➞ premmarmito.
2 MEDI BAKT aparato, kiu per kunpremita akvovaporo sterilizas ladmanĝaĵojn, operaciilojn, kultivmediojn ktp.
➞ etuvo. aŭtoklavi tr sterilizi per aŭtoklavo. ➞ sterilizilo.