← Reen al A

PIV 2020 · 1440

aŭtokrat²o

aŭtokrat2o. Absoluta regnestro: la Aŭtokrato de tuta Ruslando (titolo de la rusaj caroj); (f) ili rakontas, ke mi volas esti aŭtokrato Z (en E.).
aŭtokrata. Karakterizanta aŭtokraton: oni diros, ke ĝi estas ago aŭtokrata Z.
aŭtokrateco. Tuto de la karakterizaĵoj de aŭtokrato: en la nuna tre maltrankvila tempo ni devas tre zorge eviti ĉiun agon, kiu havas ŝajnon de aŭtokrateco Z.
aŭtokrati3o. Aŭtokrata regado.
aŭtokratismo. Doktrino favora al la regado de aŭtokrato.