PIV 2026 · Artikolo 14455
smilako
smilako BOTA dioika liano, herbeca aŭ ligneca, plejparte dorna, ĉirohava kaj grimpa (kelkaj estas rampaj), kun malgrandaj floroj en akselaj umbeloj; el la tropikaj kaj mezvarmaj regionoj; la radiko de pluraj tropikaj specioj estas medicine uzata. genro Smilax ➞ smilakaco.
smilakaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas smilako. membro de la familio Smilacaceae (smilakacoj)