← Reen al S

PIV · 14481

sofor/o

sofor/o 🍁 G. (Sophora el fabacoj) de arboj, arbustoj k arbustetoj, kies junaj branĉoj restas verdaj dum pluraj jaroj, kun plume kunmetaj folioj, kun blankaj, rozaj aŭ violete bluaj floroj en apeksaj panikloj aŭ grapoloj, k kun cilindraj aŭ 4-alaj guŝoj, malfrue aŭ ne dehiskantaj; ĉ. 45 sp-oj el tropikaj k precipe mezvarmaj regionoj, kelkaj pororname kultivataj, i.a. la
Japania soforo (S. japonica), el Ĉinio k Koreio, kies floroj estas uzataj por farbo k medicino.