PIV 2020 · 14528
somat/o
somat/o ⚥
1 Tuto de la ĉeloj de embrio k poste de individuo, kun escepto de la sekse reproduktiĝaj ĉeloj. ☞ ĝermeno.
2 La tuta korpo, kontraste al la psiko.
somata. Tia, ke ĝi koncernas la somaton aŭ apartenas al ĝi: somataj simptomoj de la mensaj malsanoj; somataj modifoj (akiritaj de organismo, sed ne heredeblaj, ĉar ne efikantaj sur la ĝermenon).
somatogamio ⚥ (pp eŭkariotoj) Fekundiĝo per kuniĝo de ĉeloj nedistingeblaj de la somataj.
psikosomata ⚕ Kvalifikanta la patologiajn efikojn de la psikaj perturboj al la organismo k reciproke.