PIV 2026 · Artikolo 14612
spergulo
spergulo BOTA unu- aŭ du-jara herbo, kun ŝajne verticilaj liniformaj folioj kaj kun 5-stilusaj floroj; el la mezvarmaj regionoj precipe de Eŭropo. genro Spergula ➞ kariofilaco.
agra spergulo speco de spergulo, ofta trudherbo pasintece kultivata en sablaj grundoj kiel furaĝplanto. specio Spergula arvensis