PIV 2020 · 14663
splis/i
splis/i (tr)
1 Kunligi du ekstremojn de ŝnuroj, kunplektante iliajn ŝnurerojn.
2 Kunligi du elektrajn dratojn aŭ plurkonduktilajn kablojn.
3 ⚥ Kunligi du segmentojn de molekulo de RNA (ekzonoj) kun samtempa fortranĉo de kromaj segmentoj (intronoj).
spliso. Ago splisi k ties rezulto: maŝa, retroa spliso.
splisaĵo. La loko, kie la ŝnurfadenoj aŭ la dratoj kunplektiĝas.
splisilo ⚓ Speciala ilo por splisi.