← Reen al S

PIV 2020 · 14706

staĝ/o

staĝ/o. Periodo, dum kiu oni ĉeestas novan instruan kurson aŭ ricevas trejnadon al nova ofico: staĝo de Ĉe-instruistoj; staĝo de flegistinoj en hospitalo; fari staĝon en kulturdomo.
staĝi (ntr) Fari staĝon: la staĝantoj ricevis malpliigitan salajron.