PIV 2026 · Artikolo 1471
averoo
averoo BOTA arbo, eble origine el orienta Brazilo aŭ Malajzio, kultivata en tropikaj landoj por acidetaj karnaj fruktoj riĉaj je okzalatoj, uzataj i.a. por siropoj kaj purigado de metalaĵoj. genro Averrhoa ➞ oksalidaco.