PIV 2026 · Artikolo 11245

oksalido

Litero O

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. oksalidac/o
  2. tuber/a oksalido
  3. peru/a oksalido
oksalido BOTA tutmonda planto (unu-, du- aŭ plur-jara herbo aŭ falfolia arbusteto) kun folioj ĝenerale mane kunmetaj, ofte 3-folieraj, kaj kun kvinpetalaj floroj blankaj, rozkoloraj, ruĝaj aŭ flavaj, unuopaj aŭ ariĝintaj en infloresko; ofte kun tuberoj - iuj estas manĝeblaj; pluraj specoj estas orname kultivataj, dum aliaj estas invadaj trudherboj. genro Oxalis ➞ oksalidaco, okzalo, trifolio.
oksalidaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas oksalido. membro de la familio Oxalidaceae (oksalidacoj)
tubera oksalido, perua oksalido oksalido kun tre disbranĉitaj rizomoj, kies pintoj ŝveliĝas al manĝeblaj, karnecaj tuberoj blankaj, verdaj, oranĝaj, rozetaj aŭ ruĝaj kaj kovrataj per malgrandaj skvamoj; longaj, sukulentaj tigoj estas malhele verdaj ĝis purpuraj kaj dense kovrataj per triĥomoj; la folioj konsistas el tri sukulentaj partoj renverse korformaj, verdaj ĝis purpuraj; kultivata en Sud-Ameriko kaj en Nov-Zelando. specio Oxalis tuberosa