PIV 2020 · 14829
stoik²a
stoik2a
1 Φ Apartenanta aŭ rilata al la filozofia skolo, fondita en Ateno, ĉ. 308 a.K., de Zenono, kiu instruis regi siajn pasiojn k indiferentadi al plezuro k doloro.
2 (f) Kapabla sperti doloron k malfeliĉon kun trankvila senemociemo, neskuebla firmanimeco k serena sinregeco: kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco k stoika sindeteneco? Z. ☞ flegma.
stoikeco. Eco de iu stoika 2.
stoikismo. Doktrino de la skolo de Zenono.
stoikisto. Filozofo el tiu skolo: Seneko estis la plej fama stoikisto en Romo.
stoikulo. Persono kun stoika karaktero.