PIV · 15023
★surd/a
★surd/a
1 ⚕ Tute ne posedanta, aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi: parolu pli laŭte, ĉar li estas surda; esti surda je la dekstra orelo; surda kiel trunko, kiel puto; (analoge) li estas surda al la muziko, al la vort-harmonio.
2 Ne volanta aŭskulti, ne lasanta sin konvinki: resti surda al ies peto Z; virino bonorda estas muta k surda Z; (f) la surda neceseco Z.
3 Malsonora, malakuta: surda voĉo Z; al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj respondas la ondegoj Z; sufiĉe! interrompis surde la princo B; (f) surda malamo B. ☞ obtuza.
surdeco. Stato de iu, io surda.
surdigi
1 Fari surda 1: la influenco surdigis la knabon B.
2 (f) Suferigi pro troa laŭteco: parolu malpli forte, mi petas, vi surdigas min.
3 Fari surda 3: surdigi bruon.
surdiĝi. Iĝi surda: iliaj oreloj surdiĝis X.
surdulo. Homo surda: ne malbenu surdulon X; (f) en tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro X; prediki al surduloj.