PIV · 15247
Ta/o
Ta/o Θ La nedifinebla, nepersona principo, imanenta en la universo k ĝin movanta, karakterizata de la alterno de jino k jango.
taoismo. Doktrino k religio, kies fondo estas atribuita al du filozofoj Ĝuangzi k Laŭzi, k kiu celas mistikan unuiĝon kun la Tao.
taoisto. Adepto de taoismo.