PIV 2026 · Artikolo 18824

1daŭo

Litero D

1 daŭo RELI nedifinebla, nepersona principo, imanenta en la universo kaj ĝin movanta, karakterizata de la alterno de jino kaj jango. Sin. tao.
daŭismo doktrino kaj religio, kies fondo estas atribuita al la du filozofoj Laocio kaj Ĝuangzi, kaj kiu celas mistikan unuiĝon kun la daŭo: tiuj ideoj kosmologiaj kaj moralaj facile vidiĝas en kristanismo, islamo, budhismo, hinduismo, daŭismo kaj centoj da aliaj tradicioj grandaj kaj pli lokaj DKe Sin. taoismo.
daŭisto adepto de daŭismo. Sin. taoisto.