PIV 2026 · Artikolo 15265
tadorno
tadorno ZOOL mezgranda akvobirdo de la malnova mondo, kun multkolora plumaro kaj ruĝaj beko kaj kruroj. genro Tadorna ➞ anasedo, anaso, klangulo, merĝo.
ordinara tadorno tipa tadorno, simila laŭ grando kaj formo al malgranda ansero kun mallonga kolo; ĝi havas ruĝajn bekon kaj piedojn, blankan korpon kun helbrunaj markoj kaj nigra ventro, kaj malhelverdajn kapon kaj kolon; ĝi reproduktas ĉefe en moderaj klimatoj en Eŭrazio kaj vintras en norda Afriko.specio Tadorna tadorna