PIV 2026 · Artikolo 15270

taĝeto

Litero T

taĝeto BOTA unujara herbo, kun plume dividaj, forte odoraj folioj kaj kun flavaj, oranĝaj, brunaj aŭ dukoloraj, radiaj kapituloj en densaj, apeksaj korimboj; el varma kaj tropika Ameriko kaj (unu specio) Afriko; kelkaj specioj estas orname kultivataj. genro Tagetes ➞ asteraco.