PIV 2026 · Artikolo 15317
taliktro
taliktro BOTA plurjara herbo, kun 2–3-oble plume kunmetaj folioj kaj kun senpetalaj multastamenaj floroj en kunmetaj umbeloj; precipe nordhemisfera; pluraj specioj estas orname kultivataj pro okulfrapaj sepaloj kaj/aŭ stamenoj. genro Thalictrum ➞ ranunkolaco.