PIV 2026 · Artikolo 15384
tarsio
tarsio ZOOL malgranda mamulo, primato, kun grandaj okuloj kaj oreloj; kun longaj maldikaj fingroj kun plandoj kiuj helpas teni; vivanta sur la sud-aziaj insuloj. familio Tarsiidae ➞ primato, loriso, galago.
filipina tarsio tarsio, unu e la plej malgrandaj primatoj; kun grandaj, nemoveblaj okuloj adaptitaj por nokta vidado; la kapo estas tre turnebla, same kiel la grandaj oreloj; troviĝas en la sudorienta parto de Filipinoj. specio Carlito syrichta