PIV 2026 · Artikolo 4962

galago

Litero G

galago ZOOL prasimio kun grandaj oreloj kaj longa vosto. membro de la familio Galagidae (galagoj) el la ordo Primates ➞ indrio, lemuro 1, loriso, tarsio.
senegala galago malgranda, nokta galago, kun densa pelto, griza ĝis malhele bruna; kun grandaj okuloj, fortaj malantaŭaj kruroj kaj longa vosto; kun turneblaj oreloj; manĝanta insektojn kaj aliajn malgrandajn bestojn, fruktojn, ovojn kaj nuksojn; trovata en Afriko sude da la Saharo, kaj en Zanzibaro kaj aliaj apudaj insuloj. specio Galago senegalensis