PIV 2026 · Artikolo 15574
1★termino
Derivaĵoj en la artikolo 3
1 ★ termino LING vorto aŭ sintagmo speciala al iu scienco, arto, metio aŭ fako:jura termino medicina termino teknika termino en politikaj terminoj tio estas nomata ultimato ➞ fakvorto.
termina rilata al termino(j): termina difino termina precizeco
terminaro vortaro, kiu por unu aŭ pluraj lingvoj kolektas fakajn terminojn kaj ties difinojn aŭ tradukojn por la koncerna fako: medicina terminaro fervoja terminaro matematika terminaro astronomia terminaro veterscienca terminaro
terminaristo fakulo pri terminaroj.