PIV · 15583
termo/
termo/ 💡 Pref., esprimanta la ideon de varmo: termobanejo (varmobanejo), termobotelo, termodinamiko, termoelektro, termoelemento, termofonto, termonuklea, termoparo, termoreguligilo, termosifono, termoterapio (varmoterapio), termotropismo (varmotropismo).
termogena = varmoestiga.
termogenezo ⚥ Varmoproduktado (pp vivulo).
termografo ❄ Aparato por aŭtomata registrado de temperaturvariado.
termometr1o. Instrumento, por mezuri la temperaturon: centuma (Sin. centezimala) termometro (dividita en 100 gradojn); celsia termometro (centuma termometro, montranta 100 gradojn inter la temperaturo de fandiĝanta glacio k tiu de la vaporo de bolanta akvo sub normala atmosfera premo); farenhejta termometro (montranta 180 gradojn inter la 32a, fandiĝanta glacio, k 212a, bolanta akvo); registra termometro (registranta la temperaturvariojn sur turniĝanta cilindro); minimum-maksimum-indika termometro (kiu registras la plej altajn k la plej malaltajn temperaturojn dum difinita tempo); rezistotermometro (funkcianta per la varianta elektra rezisto de metalfadeno); termopara termometro (funkcianta per termooparo(j)).
termoskopo (pp termodinamiko) Aranĝaĵo, ĉe kiu la volumenvariado de korpo estas uzata kiel observa rimedo de temperaturvariado.