← Reen al T

PIV · 15587

★tern/i

tern/i (ntr) Spasme k brue elspiri aeron per la nazo k la buŝo pro subita ekscito de la nazaj nervoj: se iu ternis dekstre de vi, tio estis bona aŭguro ĉe la Romanoj; estis malpermesite terni ĉe la hispana kortego.
terno. Ago de tiu, kiu ternas: ne ekzistas terno sen nazo Z ( fumo).
terniga. Tia, ke ĝi igas terni: terniga pulvoro.