PIV · 15590
teror/o
teror/o Σ Sisteme k laŭordone uzata krueleco k terurado: se tiu gento prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn Z; la regno de la teroro; la teroro estis la bazo de la nazia reĝimo.
terora. Rilata al teroro.
terore. Per teroro: ĝemado de la terore silentigitaj prematoj Z.
Teroro ♜ Periodo markita de teroro: la franca Teroro (1793−1794).
terorismo. Politika reĝimo, uzanta la teroron kiel regrimedon: la Stalina, la Hitlera terorismo; en nia lando la terorismo k hipokriteco kreskas terure Z; (f) inter la esperantistaro regas nun ĉiam pli k pli granda malamo k terorismo Z (en 1911).
teroristo. Adepto de terorismo, uzanto de teroro.
terori, terorizi (tr) Sisteme k agite teruri: la Akademio devas ĉion esplori senpasie, ne lasante sin terorizi per laŭtaj krioj Z.